So-net無料ブログ作成
検索選択
前の10件 | -

Fuliko [Esperanto]

Fuliko.jpg

Vi jam forgesis solecon, ĉu ne?
Tutsole vi miksiĝas kun anasoj kaj anseroj
Tamen vi ne estas amiko de ili
Iomete malproksime, sed ne tute for
Vi ŝajnigas, ke vi estas tre okupata
Tien kaj reen naĝante serĉas manĝaĵon

Kara fuliko
Ĉu vi vere estas feliĉa?
にほんブログ村 外国語ブログ エスペラント語へ


Orfiŝa planto [Esperanto]

GoldfishPlant.jpg

Kiam mi adoras florojn?
Tiam, kiam ili klopodas flori
Sunon nur tra vitro, tamen ili sentas
Varmecon artefaritan, tamen ili valoras

Vidu unu komencis, kaj kelkaj etaj sekvas.
Ilian klopodon mi adoras
Precipe dum vintro
にほんブログ村 外国語ブログ エスペラント語へ


Ĉielarko [Esperanto]

FaintRainbow.jpg

Febla ĉielarko je
Krusta mateno
Vi sentos esperon
Via mizero iros for
Kiel ajn febla 
Povo de ĉielarko 
Granda
にほんブログ村 外国語ブログ エスペラント語へ


Suno brila [Esperanto]

Blindiga-suno.jpg

Kvankam aero estis malvarma, suno brile 
Graciitaj branĉoj ŝanĝbrilis
Blueco de ĉielo estis pura
Kiel okuloj de nova bebo
Senzorge ĝi aspektas


にほんブログ村 外国語ブログ エスペラント語へ


Floroj ĉe mia fenestro [Esperanto]

 FalseShamrock.jpg

Vintra tago revenis al ni
Ĉielo blua, sed malvarma
Tamen floroj ĉe mia fenestro estas ĉarmaj
Senvorte nur montras belecon

Ne donu al mi tro da akvon
Ĝi diris, sed se ne akvumus
Tuj fermas foliojn

Malgraŭ kiel malfacila infano
Ĝi donas printempan senton ĝentilan al mi
Nur iomete, sed ĉiam floras dum vintro
Tia estas falsa trifolieto 
にほんブログ村 外国語ブログ エスペラント語へ


Printempo Baldaŭa? [Esperanto]

PrintempoBaldaua.jpg

Eksterordinare varman vintron ni havas ĝis nun.
Kaj mi vidis foliojn de irido "blua flago" komencis kreski.
Ĉu tio estas normala?
Hodiaŭ ankaŭ suna kaj plus ok cersiagrada,
Printempa tago estas.

にほんブログ村 外国語ブログ エスペラント語へ


Feliĉan Novjaron! [Esperanto]

3AnasaKunsido.jpg

En la akvo kien mi ofte vizitas tri anasoj kunsidis.
Ĉu ili planas ĉijaran aktivadon?
Aŭ ĉu ili diskutas geedza problemo, kiel triangula interrilato?
Mi ne scias.

Ni certe havos iel ajn problemojn dum ĉijaro denove. 
Esperu ke ni povas solvi ĉion, kaj vivu bonhumore.

Felian Novjaron al vi.
Bondezire kun amo.
にほんブログ村 外国語ブログ エスペラント語へ


Jarfino [Esperanto]

VintraFerio.jpg

Kiam mi estis juna komencanto mia Gvatemala amiko ŝercis al mi.
"Ĉu vi scias kio estas Jarfino?"
Nature mi ne sciis.

"Jarfino estas Japan-orfino senpano."
Li diris.
Japanorfino senpano.
Ekde tiu tago je ĉiu jarfino mi pensas pri japana orfino malsata.

Ĵus nun mia amikino en Sendai, Japanio, skribis al mi, ke multaj viktimoj de la Katastrofo vivas en terura kondiĉo en malvarma vetero.
Certe multe da ili estas orfinoj.

Tiel multaj donacoj kaj volontuloj sendite al tiuj viktimoj, oni ankoraŭ ne povis helpi ilin. Kial?
Kion mi povas, estas preĝi por ili, ke afero progresus pli rapide, por ke ili povas vivi iomete pli normalan vivon.

Kaj al vi, leganto de ĉi blogo, mi dankas por via pacienco kaj subteno.

Havu benatan jarfinan ferion.
Elkore deziras ke via novjaro estu pli bona ol ĉijaro.
Estu bona kaj afabla al ĉiuj vi kontaktus.

Mi ferios dum jarfino, do ĝis novjaro de 2012.
Ĉion bonan al vi ĉiuj!!! 



Ŝteleniris birdeto [Esperanto]

OaksHall & bird-S.jpg

Malgaja mi estis
Promeni en naturo 
   eble levigus humoron de mi

Kastelo allogis min
   ĉirkaŭite de nudaj arboj 

Vidu, kiu ŝteleniris en mia bildo
Scivolas kiu ĝi estas


にほんブログ村 外国語ブログ エスペラント語へ


rapidfluejo [Esperanto]

Rapid .jpg

Krusta matene ĉe rivero
Akvo fluas rapide, ŝaŭme, dancante
Fluas akvo for
Tamen beleco restas ĉe ni


にほんブログ村 外国語ブログ エスペラント語へ


前の10件 | -