Jarfino [Esperanto]

Kiam mi estis juna komencanto mia Gvatemala amiko ŝercis al mi.
"Ĉu vi scias kio estas Jarfino?"
Nature mi ne sciis.
"Jarfino estas Japan-orfino senpano."
Li diris.
Japanorfino senpano.
Ekde tiu tago je ĉiu jarfino mi pensas pri japana orfino malsata.
Ĵus nun mia amikino en Sendai, Japanio, skribis al mi, ke multaj viktimoj de la Katastrofo vivas en terura kondiĉo en malvarma vetero.
Certe multe da ili estas orfinoj.
Tiel multaj donacoj kaj volontuloj sendite al tiuj viktimoj, oni ankoraŭ ne povis helpi ilin. Kial?
Kion mi povas, estas preĝi por ili, ke afero progresus pli rapide, por ke ili povas vivi iomete pli normalan vivon.
Kaj al vi, leganto de ĉi blogo, mi dankas por via pacienco kaj subteno.
Havu benatan jarfinan ferion.
Elkore deziras ke via novjaro estu pli bona ol ĉijaro.
Estu bona kaj afabla al ĉiuj vi kontaktus.
Mi ferios dum jarfino, do ĝis novjaro de 2012.
Ĉion bonan al vi ĉiuj!!!
Ŝteleniris birdeto [Esperanto]

Malgaja mi estis
Promeni en naturo
eble levigus humoron de mi
Kastelo allogis min
ĉirkaŭite de nudaj arboj
Vidu, kiu ŝteleniris en mia bildo
Scivolas kiu ĝi estas
rapidfluejo [Esperanto]
Krusta matene ĉe rivero
Akvo fluas rapide, ŝaŭme, dancante
Fluas akvo for
Tamen beleco restas ĉe ni
Naturo estas artisto [Esperanto]
Anasoj ridegis [Esperanto]

Kio estas tiom ridebla?
Anasoj ridegas Gŭa-gŭa-gŭa
Aŭ ĝojas matenon de aŭtuno serena?
Preterpasante laboristojn
Mi diris, ke ili ridegas
Unu el ili respondis prete
Ke li samopiniia kun mi
Jes, ili ridegas nin.
Nenon alian ni devas zorgi
Trankvila aŭtuna mateno.
Panjo Ansero [Esperanto]

Ĝentile alproksimiĝis min blanka ansero
Pure blanka kiel neĝo
Demandis min;
"Kion vi faras?"
"Mi tute hazarde vizitas vin
Mi eĉ ne sciis ke vi loĝas ĉi tie"
"Bone"
Ŝi diris
"Vi estas bonvenata
Mia ĝardeno estas via ĝardeno"
Kaj ŝi foriris ien
Sen adiaŭo, sed ankoraŭ ĝentile.
Fazeola floro [Esperanto]

En mia ĝardeno komencis
Floroj de fazeolo
Ĉarma koloro, sed nur du
Ĉu ili eblas produkuti fazeolojn?
Papaveto [Esperanto]

Ruĝe en verdejo
Kion ĝi pensas?
Pigo flugis preterpase
Alie neniu ĝenas ĝin
Papaveto sola
Ĉielo alte verdejo vaste
Vento ĝentile
Kvieta mondo










